Soneto je vinagraj bretoj
demandis min mia Fantomo
"ĉu vi memoras pri vinagro
pri vanaj disputoj je agro
pri granda timo antaŭ ZOMO"

"ne mia kara Fantometo
ĉar mi jam estis eksterlande
kiam finiĝis ĉio fande
revenis mi al saloneto"

kun mi alvenis granda bruo
"Strata Parado" - kretenado
pro tio alpa silent-luo

"en bruo homo kreteniĝas"
laŭ scienca komunikado
savu nin - ni en bru' perdiĝas
Zuriko, la 16an de aŭgusto 1997