Soneto kontraŭ strata bruo
dum la sama tempo somere
vizitas min aĉa malforto
senvole velkas mia sorto
ĉar bruo monstriĝas kolere

ne miajn mi strekas erarojn
hodiaŭ inversiĝis roloj
per la ĥoĥolataj petoloj
vaganto faris kontraŭstarojn

post "Strata Parado" rubejon
mi volis tuj foti - pli frue
junuloj kreis purigejon

mian libron pruvas ŝercisto
ne per kapablo sed tre skue
poste lin skuos eldonisto
Zuriko, la 17an de aŭgusto 1997