Soneto kun stomakdoloro
l' bileto - nur dudek naŭ frankojn
kaj mi veturas ĉiubande
tuttage kaj eĉ ĉiurande
sentante troigojn ne mankojn

arbarajn verdojn kaj kalk-blankojn
rigardas mi kun embaraso
ĉar mi ne scias ĉu Ĵuraso
aŭ ĉu Tiĉino ĉasas ŝarkojn

eniras mi la manĝ-vagonon
tuj venas stomaka doloro
forprenas de mi ĉiun konon

Barbara atendis ridante
ripoza familia moro
hepaton pacigis savante
La Chaux-de-Fonds, la 21an de aŭgusto 1997