Soneto pri vojo nokturna
en Zurik' kaĉeto matene
en Traksellaŭenoj nur kukoj
en Interlakoj kaf' kaj sukoj
en l' ŝipo teo posthavene

en Brienc' kotlet' kun biero
en Lucerno "gineso" bruna
en knajpo ion tro fortuna
en trajno al Zurik' sufero

survoje frosto kaj tre varme
ankaŭ pluvo - fin' de somero
sur lagoj pro ventoj tre svarme

sole ĉagreniĝi - enuo
sed rilatojn al bela tero
plej bone esprimi en duo
Zuriko, la 25an de aŭgusto 1997