Soneto neeltenebleca
ekscito interne kaŝita
ĝin oni ne povas ridigi
sed nur reciproke bruligi
eĉ en aero malsekita

trapikas ĝi koron senkaŭze
sufokas dum saliv-glutado
senkulpa konscienc-pezado
troigas sentumon senpaŭze

haltigas iniciativon
disĵetas pensojn al nenio
ne trovante alternativon

precipe solece sur maro
la neeltenebla manio
ĉi-stato nomiĝas koŝmaro
Zuriko, la 27an de aŭgusto 1997