Soneto je germana sango
la homo elektas patrujon
havas la rajton ĝin elekti
krom povas tre strange aspekti
eĉ enirante Germanujon

sufiĉas ŝafhundo germana
por enburĝiĝi familie
kaj vivo daŭras idilie
hundo estos porko profana

inter la rajto kaj honoro
ekestis kutimec-abismo
tie hom' fariĝas hororo

malfrua "folksdojĉano" ida
delogas vin kapitalismo
sed per maniero perfida
Zuriko, la 28an de aŭgusto 1997