Soneto nome Mondanio
"via loĝloko?" - "Mondanio"
"ĉu malproksime?" - "tute male"
"Mondanio - sonas banale"
"sed milobla ol Hispanio"

"la tuta mondo - Mondanio
eksterordinare belega
kolora kaj ankaŭ grandega
longega kiel litanio"

"mondano en Romo aŭ Kreto
Parizo Zurik' Varsovio
ĉiam malnovurba rareto"

"kie vi restas patrioto?"
"certe hejme en Mondanio"
"ĝi bone aspektas sur foto"
Zuriko, la 16an de septembro 1997