Soneto pri la tomba moro
vidu - kiel ofte ni pozas
ke ni per saĝo direktiĝas
afero tamen komplikiĝas
se ni nur pri vero supozas

prenu - se vi ion bezonas
sed ne troigu pro damaĝo
eĉ kiam estas plena kaĝo
homoj malsatas kaj malbonas

ne ligu sociojn per bolto
ĉar estis jam ege konata
malvenko pro "troa rikolto"

"ho antaŭmilita sinjoro"
"bedaŭra tempo forpasata"
la voĉoj de la tomba moro
Zuriko, la 9an de septembro 1997