Soneto pri paroĥkutimo
en la salono de paroko 
trinkante kafon ni babilas 
etoso preĝeja humilas 
sen iu ajn laŭta provoko 

preskaŭ ĉiuj estas junuloj 
ne tiel kiel en Pollando 
ne tiel kiel en Svislando 
dense eĉ en etaj anguloj 

episkopo pastro kredantoj 
sidas komune ĉe la tablo 
fore staras malapogantoj 

kiom da vi lasis sur pleto 
unu frankon - nur la probablo 
komence de longa kvieto
Zurych, la 13an de januaro 1998