Soneto kun Roland-legendo
Roland Topor estis artisto 
pri estiminda ridindeco 
parizano de konvinkeco 
la plej vera aventuristo 

li faris tion kion volis 
skribis vivon ankaŭ desegnis 
sur scenejo li ankaŭ regnis 
eĉ se regantojn li ĥoĥolis 

modestecon ne manifestis 
tamen vivis tute modeste 
prudan virton ofte molestis 

Roland-legendon vivo portis 
tro efekte kaj tro sugeste 
pro tio li tro frue mortis
Zuriko, la 16an de aprilo 1998