Soneto tamen kun Zuzanna
mi iris al la urboplaco 
Zuzanna ĉe fontano sidis 
mi ŝin jes sed ŝi min ne vidis 
ĉar grandega estas surfaco 

ŝi ekspoziciis artaĵojn 
kaj pli bone ŝi ilin vendis 
ni iam komune amendis 
separajn biografiaĵojn 

entute ŝi min ne atendis 
por ŝi estis granda surprizo 
dum mi malkuraĝe ascendis 

en iama komuna nesto 
ni trinkis kafon - eta krizo 
nostalgia venis sen festo 
Varsovio, la 1an de aŭgusto 1998