Soneto pri paroĥkolekto
enmiksiĝi en la sanktecon 
ne estas mia arto viva 
mi restas paroĥe pasiva 
sed mi volas defendi decon 

se mi donas etan donacon 
por mi fino estas egala 
kion faros homo normala 
li povas konstrui palacon 

mi sentas min kiel pekulo 
tamen en tiu ĉi afero 
racion havas sanktumulo 

hontinde temas nur pri groŝoj 
ne pri tuta ĉiela sfero 
ankaŭ ne pri malplenaj poŝoj
Zuriko, la 16an de januaro 1998