Soneto pendita sur muro
donaco - la skribita bildo 
literoj kaj vortoj ĝoigas 
mi bildon volonte pendigas 
kaj ĝi aspektas kiel ŝildo 

dum la varsovia kongreso 
NULA HORO agadis verke 
la tempo odoris jam ĉerke 
per sekuragenta opreso 

poste tiuj bildoj faritaj 
de miloj de partoprenantoj 
estis intence detruitaj 

NULA HORO ĉiam nuliĝas 
dependante de provokantoj 
kiuj ofte aventuriĝas
Zuriko, la 2an de januaro 1998