Soneto pri konstantaj ŝuldoj
ŝuldoj - parto de mia vivo 
ĉiu verkisto ilin havis 
Joseph Conrad navigo savis 
Stanisław Przybyszewski bivo 

mi konis neniun verkiston 
sen ŝuldoj eĉ kun plena poŝo 
simbola ŝuldo de nur groŝo 
devis montri ŝuldan persiston 

eĉ riĉaj ŝtatoj havas ŝuldojn 
kaj ne povante ilin pagi 
atendas subvenciajn muldojn 

riĉuloj per ŝuldoj riĉiĝas 
oni eĉ ne povas imagi 
kaj malriĉuloj mizeriĝas
Zuriko, la 20an de januaro 1998