Soneto pri la diamanto
flugbileton al Varsovio 
reiran mi ne utiligis 
la decido min kvietigis 
resti konstante en Svisio 

nur kun razilo kaj dentbroso 
eĉ sen kromaj utilvestaĵoj 
sed kun la plektantaj hardraĵoj 
komenciĝis nova etoso 

ŝajnis peza situacio 
aventura kaj interesa 
sen iu ajn vivgarantio 

la diamanton en cindrujo   
malkovris mi panike stresa 
ankaŭ bazon por liberujo
Zuriko, la 27an de januaro 1998