Soneto pri fuŝĵurnalismo
klaĉado pri privata vivo 
de politikaj elstaruloj 
estas eco de skribaĉuloj 
flirtas suno super deklivo 

ĉu princino aŭ prezidento 
kaj multaj iliaj servantoj 
daŭre kun etaj sekundantoj 
estas la temo por momento? 

dum skribado mi volas dormi 
ĉar la enuan embarason 
bedaŭre mi ne povas formi 

sur mondo nun regas mizero 
anstataŭ nutri la amason 
fiodoras bombasta sfero
Zuriko, la 31an de januaro 1998