Soneto pri perceptkapablo
en unu vigla artikolo 
oni rimarkas idilion 
kaj poldevenan familion 
Svision en form' de petolo 

kiu volas Svislandon koni 
devas disertacion legi 
idealo scipovas tegi 
ĝeneralaĵojn kaj friponi 

la plej belaj mondanguletoj 
nomiĝas Svisio - Kaŝuba 
Podolia - kotopo-etoj 

sed beleco restas en moroj 
realeco aspektas duba 
ĉar ĝuste perdiĝis folkloroj
Zuriko, la 5an de januaro 1998