Soneto ĉe Hermann Tautorat
Hermann jam estas en ĉielo 
mi serĉas lin sed li ne kredis 
je tio ke Dio lin bredis 
surtere kaj nun sur la stelo 

ĝi nepre devas esti verda 
pro tio oni ĝin ne vidas 
sed tamen pri tio mi fidas 
ke memoro ne restos perda 

Hermann en artista spektaklo 
tradukis vigle la poemojn 
kaj nun ĉu ekestos miraklo 

ĉu li nun de kosmo revenos 
por priparoli novajn temojn 
kaj ĉu li la vojon eltenos
Zuriko, la 6an de januaro 1998