Soneto singardeme manka
komenciĝas librofoiro 
de kiu germanoj profitas 
aliaj profiton imitas 
laŭ antaŭa plana deziro 

afero pri frapo de brako 
estas konata historie 
praktike ne nur teorie 
ĉar estas pli bona ol krako 

oni devas pagi por stando 
tamen germanlingva komerco 
ŝajnas por poloj esti ŝerco 

ĉu ekzistas ekzempla rando 
ke en la lingvo nekonata 
la libro estas aĉetata? 
Zuriko, la 1an de oktobro 1998