Soneto kun meritdegrado
Lenino - belorusa tero 
sub krucoj pulvoj de soldatoj 
nun estas ŝanĝitaj rilatoj 
memoron brakumis mizero 

tro granda estis la ofero 
matene ili kantis "Roton" 
poste falis en marĉan poton 
ili kredis pri unu vero 

poste neniu volis aŭdi 
pri ili - aliajn heroojn 
socio komencis aplaŭdi 

oni detruis monumentojn 
kaj aranĝis novajn buroojn 
kiuj ne plu akceptis sentojn 
Zuriko, la 12an de oktobro 1998