Soneto kun ĉarmadiaŭo
Grand Hotel Victoria malvivas 
fermitaj ŝutroj - teretaĝo 
malhela gvidas al damaĝo 
malprospero objekton klivas 

tristeco - dekkelkaj kelneroj 
kun nigraj smokingoj - funebre 
kaj bufedisto malcelebre 
fosas nazon apud moneroj 

simple sen iu majesteco 
ĉiu gasto estas ofero 
kiun ĝenas senlaboreco 

ni forlasis tiun lokalon 
ĉarmadiaŭo de kelnero 
faris ke ni laŭdis italon 
Menaggio, la 14an de oktobro 1998