Soneto kun migra kulturo
reĝino Bona jam pro l' nomo 
renesancan bonon posedis 
poste en Pollando ĝin bredis 
laŭ italia artrenomo 

ŝi tute intrigi ne volis 
sed estis kaŭzo por intrigoj 
de ŝi venis multaj instigoj 
por moro je kiu petolis 

Bona venkis dum falis kapoj 
kiuj por ŝi pensis amike 
antaŭ ŝi kuŝis damnaj ĉapoj 

hodiaŭ mankas bona Bona 
ŝtato povus agi efike 
kaj efekto estus impona 
Zuriko, la 2an de oktobro 1998