Soneto por lernejamikoj
Karaj Lernejaj Geamikoj 
mi ne scias kiel vi vagis 
tra l' tempo kiu ĉiujn pagis 
per problemoj aŭ per fortikoj 

kelkajn mi survoje renkontis 
ili tiun tempon ne perdis 
certe kelkaj malĝuste herdis 
kaj poste sistemŝanĝe hontis 

eble inter vi tiuj estas 
kiuj denuncis gekolegojn 
kaj nun kun ili kune festas 

mi aŭdis pri unu ministro 
kiu faris multajn prelegojn 
pri unu politikfilistro 
Zuriko, la 30an de oktobro 1998