Soneto pri aŭtorlegadoj
dum Frankfurta Librofoiro 
aŭtoroj siajn verkojn legas 
lingvoema etoso regas 
tamen ofte kun granda miro 

la aŭtoro retoromana 
legis nur antaŭ du personoj 
kaj ambaŭ kun lingvaj malkonoj 
ĉu legado ne estis vana? 

baldaŭ ili ambaŭ foriris 
kaj la verkisto restis sola 
mi supozas ke li ne miris 

poste legis pola profeto 
por unu polino petola 
li enamiĝis - ĉu pamfleto? 
Zuriko, la 9an de oktobro 1998