Soneto pri multkaza tago
telefonis teatrĉefino 
pri bileto - teatrvolupto 
"Mi estas judo de la NUPTO" 
emocio daŭris ĝis fino 

Kristofo rakontis pri kazoj 
en preĝejklubo dum kunveno 
kun pastra patriota beno 
enue - neniuj ekstazoj 

polico al manifestantoj 
celis - verŝajne kelkajn trafis 
sed per gumokartoĉoj pafis 

"ne iru al ludbatalantoj!" 
ordonis min la kara voĉo 
ekestis neniu riproĉo 
Zuriko, la 14an de novembro 1998