Soneto laŭ Pola Radio
de tago al tago ŝanĝita 
programo sen frua anonco 
eĉ jam kun alia prononco 
ankaŭ alie prijuĝita 

multaj personoj malaperis 
venis novaj sen iu sperto 
tamen kun alia oferto 
iamaj malmulte oferis 

kvardek jarojn ĉiam samspece 
ne miru - cerbo cikatriĝis 
pro ago por rego laŭdece 

ĉiam en rolo de papago 
mentaleco alkutimiĝis 
al servo sen kontraŭreago 
Zuriko, la 19an de novembro 1998