Soneto kun zorgo pri Tero
de Etno lafofluo blovas 
per varmo kaj tuta tereno 
ŝanĝiĝas aspekte - promeno 
de fajro vivaĵojn forŝovas 

en Eŭropo akvo detruas 
digojn kaj agrarkulturojn 
damaĝo devigas sekurojn 
ankaŭ se maŝinoj tro bruas 

naturo pli forta ol homoj 
faras venĝon ĉimaniere 
kaj defendiĝas per Sodomoj 

kio okazos en venonto 
ĉu ekzistos vivo surtere 
aŭ nur abstrakta homa honto?
Zuriko, la 2an de novembro 1998