Soneto pri stratlumigado
Barbara iris por rigardi  
malfermon de kristnasklumigo 
kun de kvartalĉefo ŝaltigo 
"pli da lumo!" volas bulvardi 

estis vino greka fromaĝo 
kaj olivoj en variantoj 
por ĉiuj olivoŝatantoj 
sed por helvetia omaĝo 

ĉu iu scias pri la lumo 
ĉe iu Betleĥema Kripo?
ĉi tie temas pri konsumo 

de la homo de ĉiuj tempoj 
devenas viva ĉefprincipo 
depende de pan-vinaj trempoj 

Zuriko, la 26an de novembro 1998