Soneto pri dramo luksora
tridek ses ĉerkoj en Luksoro 
kun homoj malŝulde murditaj 
tempo pasis flagoj ŝiritaj 
per ventoj diras pri hororo 

malgraŭ ilin murdis banditoj 
oni diras pri moslemistoj 
alie fundamentalistoj 
pri "istoj" ekestas hezitoj 

en la lando de mizereco 
pro malsato mortas triono 
jen grundo por krimula speco 

raportoj pri demokratio 
atestas ofte pri miskono 
ĝi estas nur en Helvetio 
Zuriko, la 30an de novembro 1998