Soneto kun riĉa mizero
sur l' mondo tiom da mizero 
kaj homoj preskaŭ ne protestas 
en tiu malriĉeco restas 
pensante ke venos prospero 

filmeto de afrika halo 
centojn da homoj sub tegmento 
tamen sen tragika momento 
ili ne pensas pri fatalo 

kaj poloj sur "Potsdamer"-Placo 
tre malriĉaj tamen pli riĉaj 
ol aliaj sur la surfaco 

Kristo kun Markso iras pare 
sen iuj eventoj kondiĉaj 
tio ne aspektas amare 
Zuriko, la 4an de novembro 1998