Soneto kun emociiĝo
persekuta intuicio 
aldonas diversajn supozojn 
eble morton aŭ stultajn pozojn 
efekte venas emocio 

mia koro sidas sur brako 
kaj vizaĝo estas helruĝa 
mia voĉo fariĝas muĝa 
defende de inkubatako 

verda farbo min trankviligas 
mi rigardas maljunajn fotojn 
de kiuj hantoj min timigas 

poste mi kandelon bruligas 
kaj faras respektivajn notojn 
finfine mi ĉion nuligas 
Zuriko, la 6an de novembro 1998