Soneto pri du aliuloj
meznokte ni finis laboron 
mi kantis en zurika sfero 
kaj li ludis en Hanovero 
ni ambaŭ akceptis rigoron 

kompreneble venis demando 
ĉu iu ajn tion aĉetos 
aŭ almenaŭ aŭskulti pretos 
ĉu akceptos tion marĉando 

oni devas tiel manovri 
inter diversaj vendeblecoj 
por almenaŭ la kostojn kovri 

jam estas - neniu ĝin ŝanĝos 
sendepende de profitecoj 
aliuloj ĉion aranĝos 
Zuriko, la 14an de decembro 1998