Soneto por iu saĝulo
enhave ne estas sonetoj 
sed konstruo estas preciza 
ĉiu detalo estas skiza 
kaj gravas forto de pamfletoj 

ne ĉiuj aspektas kontente 
iu saĝulo (mem nomita) 
diras "via formo kovrita 
estas per putraĵoj momente" 

mi demandis tiun saĝulon 
ĉu li hazare iom scias 
kion aliaj opinias  

"kiel mi povas ilin trovi?" 
almenaŭ oni povas provi 
mi montris statistikregulon  
Zuriko, la 15an de decembro 1998