Soneto pri malnovurbsceno
nun ĉiuj jam estas herooj 
batalis kontraŭ komunismo 
por mi tio estas bojismo 
de bojulistoj en burooj 

tiam mi ofte estis sola 
apude regis silentaĉo 
nun la iama fuĝulaĉo 
fariĝis heroo memvola 

"se vi tiun kun nigra hundo 
ekvidos - tuj fuĝu!" ordonis 
policĉefo - estis inundo 

ne mi sed ili pro mi timis 
ĉar mi ĉiam tion proponis 
kio laŭ ŝtata leĝo krimis 

Zuriko, la 16an de decembro 1998