Soneto ĉe l' urba elito
invitilo al naskiĝtago 
aspektas kiel diskimito 
alvenis zurika elito 
en vespergrizeca imago 

pli triste ol antaŭ kvin jaroj 
kvindekjaraĝo maturigas 
kaj sesdekjaraĝo oldigas  
oni ŝercis en kontraŭstaroj 

vid-al-vide literatoro 
por edzino valson forkfrapis 
arkitekto gruntis laŭ moro 

kelkaj demontris stultajn skeĉojn 
dum kondukanto barbon skrapis 
pensante kiel fini streĉojn 
Zuriko, la 18an de decembro 1998