Soneto kun malglora morto
ĉefo de televido diras 
ke por li gravas nur pakado 
kaj kiam jam pasis vendado 
neniu pri kvalito miras 

tipa etoso antaŭkriza 
ĉie silentantaj ridetoj 
kun humoro de kaboldetoj 
blovas ĝuste ventego briza 

ĉe borsoj stato nervoziga 
ankoraŭ ne ĉio perdita 
akcio estas sanigita 

ekestis unu memmortigo 
sepulto jam estis pagita 
kun ege malglora tristigo 
Zuriko, la 21an de decembro 1998