Soneto por Eva kaj Adam
hodiaŭ festas la nomtagon 
Eva kaj Adamo - deziroj 
miaj ligiĝas kun sopiroj 
omaĝas Mickiewicz-nasktagon 

ducent jaroj estas dekono 
de la tuta krista erao  
tiam ne plu vivis farao 
al l' mondo povis veni bono 

"tio estas ege enua" 
mi diris al mia edzino 
pri l' libro iam tre influa 

"kiun interesas nobelo 
aŭ iu juna nobelino?" 
nun aperas alia celo 
Zuriko, la 24an de decembro 1998