Soneto - reŭmatisma cerbo
tempe de Francisko Jozefo 
Krakovo estis tre provinca 
ne reĝa eĉ certe ne princa 
imperiestro restas ĉefo 

de keloj ĝis la supraj sferoj 
ĉiuj krakovanoj ripetas 
ke nun FranJo feliĉon ĵetas 
eĉ kun multaj spionoferoj 

por spiono civitaneco 
honora ĝuste pro perfide 
aktiva ŝmira denunceco 

jen provinca separatismo 
dependa de povo valide 
en ĉiu cerbo reŭmatismo 

Zuriko, la 3an de decembro 1998