Soneto - varma februaro
ĉiuj sunlokoj okupitaj 
interne sidi nun ne decas 
l' dua dekado siaspecas 
per tagoj sune varmigitaj 

birdoj verŝajne ne malsatas 
ĉar ne volas preni manĝajojn 
eble ŝatas havi dolĉaĵojn 
tio kun vintro ne rilatas 

hejme fenestroj malfermitaj 
instigas al nuda bruniĝo 
radioj estas bonvenitaj 

fragoj ruĝas sur parapeto 
pro la nekredebla varmiĝo 
ekstartis pli frue vegeto
Zuriko, la 11an de februaro 1998