Soneto pri la kovrilpaĝo
sur kovrilpaĝo de "Der Spiegel" 
papo kun kruco profanita 
la aŭtoro kretenigita 
min forte ofendigas tiel 

tra prismo de vana insulto 
primitiva diskunigado 
tute banala impresado 
nur germanoj sen ŝuldo - stulto 

kun referenco de poleco 
kaj same de socialismo 
blasfeme aspektas dieco 

skribulo - vi skribu ĉe fino 
"vivu neoliberalismo!" 
anstataŭ revi pri rutino
Zuriko, la 2an de februaro 1998