Soneto pri cerboj de NATO
se estas stulta ĵurnalisto 
tiam li havas ŝancon frue 
esti membro individue 
de NATO kiel ekzorcisto 

se unu kontraŭ la alia 
agas - ambaŭ vivis amike 
tiam perfido artifike 
fariĝas pli anomalia 

al perfiduloj oni pafas 
kaj neniu pro tio pentas 
nur ĝojas se pafisto trafas 

multaj ekzemploj sur la mondo 
atestas pri l' vero - ĝi sentas 
kaj pikas sen klara respondo
Zuriko, la 23an de februaro 1998