Soneto pri karnavalado
Bertholdo sidis en vinejo 
povis esti operacio 
bodego estas kuracio 
hospitalo estas mortejo 

blankaj sangoglobetoj densas 
li devas ilin maldensigi 
per vino por intensivigi 
karnavalon - tiel li pensas 

nur po du kalikoj - "violon" 
ni trinkis rekten pro aflikto 
rememorante Tarnopolon 

venis virinoj de Sri Lanka 
verŝajne ekestis delikto 
ĉar Bertholdo fariĝis blanka
Zuriko, la 24an de februaro 1998