Soneto pri Claudia kaj Berthold
mi ne volis ilin viziti 
eĉ se ili bone kuiras 
kaj ili pri tio ne miras 
pro fasto mi povas profiti 

mi diris "ne" tute trankvile 
kaj ekestis malĝentileco 
ĉar por mi estis tiu deco 
rekonkordiĝita babile 

li estas germano - ne sviso 
loĝas konstante en Berlino 
kun Claudia estas kompromiso 

komunece malforgesita 
ŝi estas blazona svisino 
kun la sorto fratenigita
Zuriko, la 26an de februaro 1998