Soneto kun demokratio
mi alportis freŝajn gazetojn 
en kiu estas sensacio 
kun la vorto "demokratio" 
ĉu legu mi tiujn pamfletojn? 

pri demokratio ministro 
parlamentano vojevodo 
parolas kun la sama kodo 
aspektante kiel filistro 

iu Duliban en "Tribuno" 
parolas pri siaj meritoj 
sed lin atendas spionpuno 

inter noticoj pri Bohuno 
perdiĝis ŝuldoj kaj profitoj 
mizero fluanta en nuno
Zuriko, la 28an de februaro 1998