Soneto pri fuŝkalendaro
la tago tute ne ekzistas 
sed okazas tiu amaro 
nur en mia fuŝkalendaro 
pro tio vero en ĝi distas 

mi renkontiĝos kun verkisto 
kiu havas neniun nomon 
mi vidos verŝajne fantomon 
sed tio estas nur insisto 

li venos kun sia agento 
post paŭzo rigardos okulojn 
kaj ekflustros "unu momento" 

eble estos nova malkovro 
aŭ mi elsentos manipulojn 
en iu malpura manovro
Zuriko, la 29an de februaro 1998