Soneto nome Pascal Couchepin
heroo jam venkis balotojn 
sukceson oni devas flegi 
avancigi kelkajn rilegi 
por ĵurnalistoj doni fotojn 

oni scias pri pov-agado 
li devas ĉesi promesadon 
kaj komenci realizadon 
kiel efekto de movado 

redaktoroj jam intervjuojn 
preparis kaj nun volas presi 
troigo motivas menuojn 

morgaŭ festi poste labori 
paŭze oni povas karesi 
iam venos tempo por glori
Zuriko, la 11an de marto 1998