Soneto simpla: - Mi kaj Dio
filozofo kaj profesoro 
plena miksaĵo de nocioj 
logikaj stumbloj emocioj 
kun imagemo de hororo 

ne fortiĝas labilaj paŝoj 
li sin bazas sur konatuloj 
citas la verkojn de gravuloj 
ideoj forŝovas al kraŝoj 

tiu kiu fraz-entrudiĝas 
ne komprenas pri kio temas 
kaj eĉ plene kompromitiĝas 

"Mi kaj Dio" kaj ne inverse 
emociigo forte premas 
sed ne konkludas universe
Zuriko, la 14an de marto 1998