Soneto por Patriko-tago
biero Guinness de la nazo 
translokiĝis al la palato 
kaj pro troa anuitato 
mi tuj troviĝos en oazo 

skribi sonetojn en la stato 
tute alia ol normala 
ŝajnas nur penado formala 
kun la iluzia konstato 

"na zdrowie" - li ne konas polan 
sed lia buŝego jam ridas 
"prost" "à votre santé" kapon solan 

mi preĝas al sankta Patriko 
sed li ebrie min ne vidas 
"cheers" li ne estas en Zuriko
Zuriko, la 17an de marto 1998