Soneto pri du kontraŭuloj
divizio artileria 
kontraŭ militaviadiloj 
agadis danĝeraj pafiloj 
kanonado estis varia 

en berlina jaĥtklubo Willi 
rakontis ke kiel piloto 
eniris al iu komloto 
pri kiu ni povis babili 

mia patro al Willi pafis 
li estis artileriisto 
kaj tute feliĉe ne trafis 

poste ambaŭ en knajpo ridis 
l' pafisto kontraŭ la pafisto 
brakume ili pacon vidis
Zuriko, la 19an de marto 1998