Soneto pri ŝanĝo de specoj
politiko lavas malpurojn 
ekzemplo pruvis zurikanojn 
kaj elektis registaranojn 
lasante purigitajn spurojn 

konsilantaro - parlamento 
prezidiumo - registaro 
kun plano por venonta jaro 
preciza por ĉiu momento 

politikisto devas scii 
pri kio temas en kantono 
kaj ĉiam justece funkcii 

balotojn venkis maldekstruloj 
sed tio ne gravas ĉar bono 
venas de ĉiuj funkciuloj
Zuriko, la 2an de marto 1998